'Crux' - La Suda Kruco                                        La KrucoSigno
Sendependa paĝaro katolika el Nov-Zelando
 
  

' La Mastro de l'Ringoj ' kaj la fido kristana
(El 'Wel-com', majo 2000)
Kiam Peter Jackson komencis filmi 'La
Mastron de l'Ringoj' de J. R. R. Tolkien en Nov-Zelando, intensa estis la furoro. Serĉante la plej lastajn novaĵojn, spionoj ankoraŭ ĉasvagas ĉe liaj scenejoj. Bolas retpaĝoj scivole pri la filmo kaj ĝiaj aktoroj. Malofte tamen oni publike mencias, ke Tolkien estis pia katoliko kaj ke lia verko reflektas sian fidon ...

 

Sant'Egidio : Vigla laika movado por la jarmilo
(El 'Marist Messenger', feb. 2000)
Ĉi tie troviĝas multo de la itala karaktero - la elkora gastigemo, la politika sagaco, la tradicio de diplomateco. Sed la formulo estas sufiĉe universala tiel, ke ĝi funkcias bone en aliaj landoj. Ĉio ĉi venis el simpla deziro retrovi la sperton de la frua Eklezio. La katalizilo estas Andrea Riccardi, kiu havas piedon en ambaŭ mondoj - la erudiciulo kiu legas la signojn de la tempoj, kaj la interpaciganto kiu funkciigas la Evangelion en malfacilaj lokoj ...

La KrucoSigno estas sendependa paĝaro katolika el Nov-Zelando.
Kompilas ĝin Mike Leon, novzelanda reprezentanto de la
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. IKUE estas internacia
asocio de katolikaj fideluloj agnoskita de la Papa Konsilio por Laikoj.